Kroniko de Józsa
Józsa (ĵoja) - mezepoke nomata Szentgyörgy (SENTdjerdj; Sankta Georgo) - estas hungara loĝloko el la epoko de la patruj-okupo, norde de Debrecen. La unu kilometron larĝa valo de la rivereto Tócó (Toco’) estas loĝata ekde jarmiloj. La unuaj loĝkolonioj elformiĝis sur la orienta (arbareca) bordo de Tócó, sur plataj montet-dorsoj elstarantaj en la marĉeca valo. Sur tiu monteto, kie nun staras modernaj, pluretaĝaj domoj de la starto Hegy (hedj; Monto), estis loĝloko jam en la meza neolitiko.
Arkeologiaj malkovroj pruvis, ke la homan ekloĝon antaŭhelpis ne nur elstaraj naturaj kondiĉoj, sed ankaŭ tiu grava komerca kaj milita vojo (Nagy út; Granda Vojo), apud kiu elformiĝis jam en la antikveco signifaj loĝlokoj. Hodiaŭ tiaj urboj estas Temesvár (TEmeŝvar’; nun Timisoara en Rumanio), Arad (nun en Rumanio), Berettyóújfalu (BErettjo’ujfalu), Debrecen, Hajdúböszörmény (HAJdu’besermenj’), Tokaj (ĉiuj en Hungario), Kassa (KAŜŝa; nun Koŝice en Ĉeĥoslovakio), Eperjes (e’perjeŝ; nun Preŝov en Ĉeĥoslovakio), kaj ekster la Karpat-baseno: Edirne (Turkio), Plovdiv, Sofio (Bulgario) kaj Krakovo, Torunk aj Gdansk (Pollando). La Granda Vojo kunligis la regionon ĉe Egea Maro kun la regiono ĉe Balta Maro. La unuaj antikvaj kulturoj disvastiĝis laŭ tiu vojo al nordo ekde la regionon de Anatolio.
Tiu ĉi Kroniko de Józsa - verkita kaj ilustria de Béla Lévai (LEvai) - donas superrigardon al la historio de la loĝloko Józsa-Szentgyörgy (joĵa-sent-djerdj) ekde la plej malnovaj epokoj ĝis la dua dunono de la lasta jarcento.
Ezt a tanulányfüzetet a Magyar Eszperantó Szövetség Hajdú-Bihar Megyei Bizottsága a kéthavonta megjelenő Debrecena Bulteno (Debreceni Szemle) című eszeparntó folyóiratának magyar nyelvű különszámaként adta ki. (HU ISSN 0865-9559)